kemia elemento kun simbolo Li kaj atomnumero 3 / From Wikipedia, the free encyclopedia
Litio estas kemia elemento kun la simbolo Li kaj atomnumero 3. Ĝi estas arĝentkolora alkala metalo, la plej malpeza metalo en la naturo. Ofta izotopo havas tri protonojn kaj kvar neŭtronojn en ĝia nukleo. Litio havas du elektronojn en la unua elektrona ŝelo, kaj nur unu en la dua. Ĝi ne troviĝas sola en la naturo, nur en kombinaĵoj, ĉar litio rapide kuniĝas kun aliaj elementoj. Oni akiras lition elektre de litia klorido.
Rapidaj faktoj kemia elemento, alkala metalo • metalo • s-bloko ...