Marzabotto
komunumo de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Marzabotto estas urbeto en la itala provinco Bolonjo, 26 km sude de Bolonjo. Ĝi estas atingebla fervoje per la linio inter Bolonjo kaj Porretta Terme, aŭte de la aŭtovojo A1 (elirejo Sasso Marconi) kaj nacia vojo 64.
Rapidaj faktoj komunumo de Italio, Ŝtato ...
Marzabotto | |
komunumo de Italio | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Emilio-Romanjo (2005) |
Provinco | BO Bolonjo (2005) |
Geografia situo | 44° 20′ N, 11° 12′ O (mapo)44.33333333333311.2 |
Alto super marnivelo | 130 ... 135 m |
Areo | 74 (2005) km² |
Loĝantaro | 6856 (2023) |
Loĝdenso | 92 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Grizzana Morandi, Monte San Pietro, Monzuno, Sasso Marconi, Savigno, Vergato (2005)
|
Poŝtkodo | 40043 |
Imposta kodo | B689 |
Kodo laŭ ISTAT | 037036 |
Telefona prefikso | 051 |
Retpaĝo | http://www.comune.marzabotto.bo.it/ |
Fermi
Proksime de la urbo estas la etruska nekropolo (tombejo) Misa, el la 6-a kaj 5-a jarcento antaŭ la epoko. Arkeologia muzeo prezentas trovaĵojn de ĝi.
En 1944 la urbo estis loko de horora masakro farita de Waffen-SS. Post la Dua mondmilito ĝi estis distingita per ora medalo de "milita valoro". Ĝi instalis "Pac-lernejon" kaj "Historian Parkon Monte Sole" por memorigi la kruelaĵojn kaj kontribui al interkompreno inter popoloj. La restaĵoj de la viktimoj troviĝas en templo-ostejo.