Masakro de Munkena Olimpiko
ostaĝa atenco kontraŭ Israelaj atletoj dum la Someraj Olimpikoj en Munkeno, Germanio en 1972 / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Munkena Masakro estis mortiga ostaĝsituacio kaj masakro kiu okazis dum la Munkena Somera Olimpiko de 1972 [1][2][3][4]. La agado estis farita de membroj de la milicia grupo Nigra Septembro kaj celis israelajn atletojn kiuj partoprenis la Olimpikon. La celo de la ostaĝprenantoj estis premadi Israelon por liberigi palestinajn gerilanojn kiuj estis en israela kaptiteco. Ĉiuj ostaĝoj kaj kvin el la ostaĝprenantoj estis mortigitaj kiam germana polico lanĉis liberigoperacion [5].
Rapidaj faktoj Geografia situo, Dato ...
Masakro de Munkena Olimpiko | ||||
---|---|---|---|---|
Masakro de Munkena Olimpiko | ||||
Geografia situo | 48° 10′ 47″ N, 11° 32′ 57″ O (mapo)48.17969411.549194 | |||
| ||||
Dato | 5-a de septembro, 1972 | |||
Mortoj | 17 entute (12 viktimoj, 5 krimintoj) | |||
Fermi
Malgraŭ la multaj jaroj kiuj pasis de tiam, la masakro estas ankoraŭ konsiderata kiel unu el la plej konataj terorismaj agoj, pro la cirkonstancoj de ĝia okazo dum la plej grava sporta evento, kiu alportis ĝin al tutmonda diskonigo kaj fifamo.