Meghri
From Wikipedia, the free encyclopedia
Meghri aŭ Megri (armene Մեղրի) estas urbo de la suda provinco Sjuniko en Armenio, situante ĉe la landlimo kun Irano laŭ trairo de la rivero Meghri. En 2008, ĝi havis 4.801 loĝantojn.[1][2] Ĉar la klimato de Meghri malsimilas al la resto de la lando, ĝi produktas fruktojn kaj ĝenerale nutraĵojn kiuj ne ekzistas en aliaj armenaj provincoj. En ĝi loĝas ĉ. 2 mil soldatoj kiuj zorgas pri la landlimo kun Irano inter rusaj kaj armenaj soldatoj.
Meghri | |||
---|---|---|---|
urbo en Armenio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3401–3402 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 580 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 1 527 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 54′ N, 46° 14′ O (mapo)38.946.233333333333 [+] | ||
Alto | 650 m [+] | ||
Areo | 3 km² ( 300 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+04:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Meghri [+] | |||
Meghri estas urbo kaj la centro de la urba komunumo Meghri, en la provinco Sjuniko sude de Armenio, proksime al la limo kun Irano. Laŭ la demografia censo de la jaro 2011, la urbo Meghri havis 4,580 loĝantojn. Laŭ la oficiala takso de 2016, la loĝantaro de Meghri estas ĉirkaŭ 3.500.
Meghri situas 376 km sude de la landa ĉefurbo Erevano kaj 73 km sude de la provinca ĉefurbo Kapan.
Kiel rezulto de la komunumaj fuzioj entreprenitaj ekde 2016, la komunumo Meghri pligrandiĝis por inkluzivi la ĉirkaŭajn vilaĝojn Agarak, Alvank, Ajgedzor, Gudemnis, Karĉevan, Kuris, Lehvaz, Liĝk, Nrnadzor, Ŝvanidzor, Taŝtun, Tĥkut, Vahravar kaj Vardanidzor.[3]