Mesino
komunumo de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Mesino (itale Messina, me's:ina, sicililingve Missina) estas grava havenurbo de Italio, en nordorienta parto de Sicilio, ĉe la piedoj de la montaro Peloritani, laŭ la bordo de la Mesina markolo. Ĝi estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la samnoma provinco Mesino. Fine de 2023 en la komunumo vivis 218 786 loĝantoj, laŭ Wikidata. Najbaraj komunumoj estas Fiumedinisi, Itala, Monforte San Giorgio, Rometta, Saponara, Scaletta Zanclea kaj Villafranca Tirrena.
Rapidaj faktoj urbo • komunumo de Italio • urbego • poliso, Ĝemelurboj Kronŝtato vd ...
Messina | |||||
urbo • komunumo de Italio • urbego • poliso | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Sicilio | ||||
Provinco | ME Mesino | ||||
Geografia situo | 38° 11′ N, 15° 33′ O (mapo)38.18333333333315.55 | ||||
Alto super marnivelo | 3 m | ||||
Areo | 211 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 218 786 (2023) | ||||
Loĝdenso | 1024 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Fiumedinisi, Itala, Monforte San Giorgio, Rometta, Saponara, Scaletta Zanclea kaj Villafranca Tirrena | ||||
Patrono | Madonna della Lettera | ||||
Festa tago | 3-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | (itale) messinesi | ||||
Poŝtkodo | 98121–98168 | ||||
Imposta kodo | F158 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 083048 | ||||
Telefona prefikso | 090 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
La 15-a jarcenta pentristo Antonello da Messina venis de Mesino, kaj en la urbo Universitato de Mesino troviĝas. La geologia epoko Mesiniano nomitiĝis de Mesino.