Moska anaso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Moska anaso aŭ Moskanaso (Cairina moschata) estas granda anaso indiĝena de Meksiko kaj Centra kaj Suda Ameriko ĝis centra Argentino kaj Urugvajo, de marnivelo ĝis 1000 msm. Malgranda natura populacio atingas eĉ Usonon en plej malsupra valo de Rio Grande de Teksaso. Estas ankaŭ sovaĝiĝintaj reproduktantaj populacioj en Nordameriko en kaj ĉirkaŭ publikaj parkoj de oreskaŭ ĉiu subŝtato de Usono kaj en la provincoj de Kanado; ekzistas ankaŭ sovaĝiĝintaj populacioj en Eŭropo.
Moska anaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Maskla molanaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cairina moschata (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Kvankam la Moska anaso estas tropika birdo, ĝi adaptiĝas al glaciaj kaj neĝaj kondiĉoj sub −12 °C (10 ℉) kaj eĉ sube sen malsanaj efikoj.[1][2] Ĝenerale ĉe kuirato oni uzas la terminon "Barbara anaso" por la C. moschata.
La Moska anaso ŝajnas malproksima parenco de la genro Aix kiu ekzemple enhavas la nordamerikan Arbanason. Kune ili ŝajnas rilataj al la tadornoj kaj C. moschata tiele estu lokigita en la Tadornenojn.
La hejmigita formo de la Moska anaso (Cairina moschata) estas multetroviĝanta anasoraso je (infan)farmbienoj kaj hobiantoj. La sovaĝa kaj origina formo estas el Mezameriko kaj Sudameriko en regiono kiu etendiĝas de Meksiko ĝis Peruo.
Ekde la 16-a jarcento ĝi troviĝas en Eŭropo, post kiam ili estis kunportitaj de hispanaj esploristoj. Intertempe ili estas preskaŭ malaperintaj el la okcidentaj sovaĝbestaraj kolektoj. Kelkaj bredistoj klopodas rekulturi la puran sovaĝan moskanason, sed tio ŝajnas tre malfacila tasko.