Musée d'Orsay estas post Louvre la dua plej grava muzeo en Parizo . Ĝi situas sur la maldekstra bordo de la rivero Sejno , en la 7-a arondismento de Parizo , vid-al-vide al la ĝardenoj Tuileries .
Ĝi prezentas plejparte francan arton (pentroarton , skulptarton kaj dekorartojn ) el la jaroj 1848 -1914 .
Rapidaj faktoj arta muzeo • nacia muzeo • produkta kompanio, Partoj restoracio vd ...
Musée d'Orsay
Musée d’Orsay
arta muzeo • nacia muzeo • produkta kompanio
Lando
Francio
Regiono
Francilio
Situo
7-a arondismento de Parizo
Urbo
Parizo
Adreso
62, rue de Lille7-a arondismento
Poŝtkodo
75343
Situanta sur
rue de Lille • Rue de Bellechasse
Arkitekto(j)
Victor Laloux vd
Estiĝo
1986
Malfermo
1986
Koordinatoj
48° 51′ 36″ N , 2° 19′ 37″ O (mapo) 48.86 2.327
Geografia lokigo sur la mapo : Parizo
Musée d' Orsay (Parizo) DEC
Musée d'Orsay
Kolektoj
Franca kaj eŭropa artoj de 1848 ĝis 1914
Jaraj vizitantoj :
3 651 616 (2019)
Parto de
Établissement public du musée d'Orsay et du musée de l'Orangerie vd
Posedatoj
Base Salons • À nos grands hommes vd
Premioj
• Peabody Awards • Peabody Awards • Muzeo de Francio • label Tourisme et Handicap vd
Retpaĝo
www.musee-orsay.fr
Fermi
Interior view of Musée d'Orsay (Orsay museum) in Paris
La kolekto de la muzeo enhavas la plej konatajn impresionismajn verkojn, de la pentristoj Claude Monet , Paul Cezanne , Camille Pissarro , Edgar Degas , August Renoir kaj aliaj. La muzeo ankaŭ montras skulptaĵojn kaj meblojn.
Sidejo de la muzeo estas eksa konstruaĵo de trajnostacidomo Gare d'Orsay , konstruita en eklektisma stilo en 1900 okaze de la Internacia ekspozicio . Ĝi servis por sia celo ĝis 1939 kaj post postmodernisma rekonstruo ĝi estis remalfermita kiel muzeo en 1986 . Ĝi akceptas ĉiujare ĉ. 4 milionojn da vizitantoj.