La Muzeo Guggenheim Bilbao estas muzeo de moderna kaj nuntempa artoj, desegnita de kanada-usona arkitekto Frank Gehry, konstruita de Ferrovial, kaj lokita en Bilbao, Eŭskio, Hispanio. Ĝi estas konstruita apud la rivero Nervión, kiu fluas tra Bilbao al Atlantika marbordo. La Guggenheim estas unu el pluraj muzeoj apartenantaj al la fondaĵo Solomon R. Guggenheim. La muzeo prezentas konstantajn ekspoziciojn de verkoj de hispanaj kaj internaciaj artistoj.
Rapidaj faktoj Museo Guggenheim Bilbao, muzea konstruaĵo • muzeo ...
Unu el la plej admirataj verkoj de nuntempa arkitekturo, la konstruaĵo estis aklamita kiel "grava momento en la arkitektura kulturo", ĉar ĝi reprezentas "unu el tiuj maloftaj momentoj kiam kritikistoj, akademianoj, kaj la ĝenerala publiko estis ĉiuj tute kunigitaj pri io". La muzeo estis la konstruaĵo plej ofte nomata kiel unu el la plej gravaj verkoj kompletigitaj ekde 1980 en la 2010 Monda Arkitektura Enketo inter fakuloj pri arkitekturo.