arta muzeo en Strasburgo, Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Strasburga Muzeo de Moderna kaj Nuntempa Arto (SMMNA, franceMusée d'Art moderne et contemporain de Strasbourg, akronime MAMCS) estas artmuzeo en Strasburgo fondita en 1973 kaj malfermita en sia propra konstruaĵo en 1998 [1].
Rapidaj faktoj arta muzeo, Partoj MAMCS collection vd ...
La muzeo enhavas ampleksajn kolektojn de pentraĵo, skulptaĵo, grafiko, videarto kaj dezajno de la periodo de 1870 ( Impresionismo ) ĝis la nuntempo, same kiel riĉe stokitan fotobibliotekon; entute preskaŭ 18 500 objektoj. Ĉiujare ĝi organizas multajn ekspoziciojn kiuj estas aŭ dediĉitaj al montrofenestro de la laboro de specifa artisto aŭ retrospektivo de movado. La konstruaĵo ankaŭ enhavas la artbibliotekon de la municipaj muzeoj (Bibliothèque d'art des musées municipaux), la artlibrovendejon de la municipaj muzeoj (Librairie d'art des musées municipaux) kaj universalan halon ( aŭditorio) por konferencoj, filmaj projekcioj kaj koncertoj. La ampleksa tegmentoteraso enhavas muzean kafejon.