Mythos Weimar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Mythos Weimar (laŭvorte: Mito de Vajmaro) estas la titolo de furorlibro de Peter Merseburger.[1] La unua eldono aperis en 1998, antaŭ la fono de nomumiĝo de Vajmaro je eŭropa kultura ĉefurbo (1999), ĉe Deutsche Verlags-Anstalt en Stutgarto.
En ĝi pasigas la aŭtoro 150 jarojn da vajmara historio. Kerne temas pri la enscenigo de Vajmaro kiel nacia simbolo.[2] Konatas ensocie la t.n. spirito de Vajmaro (Geist von Weimar).[3] Temas pri fundamenta mito de la Vajmara Respubliko. Merseburger krome kreis filmon sub la titolo Der Geist von Weimar kiu ekspekteblis en 1998.[4]
La merseburger-a kulturhistorio iĝis grandsukcesa libro kun pluraj eldonoj[5] pri la altoj kaj malaltoj de Vajmaro: tioma diskordo nur ĉe malmultaj aliaj lokoj ekzistas. Ĉar Vajmaro vole nevole simbolas kaj por la brilo kaj la malbrilo kun la absoluta neimagebla nehumanismaĵo de la koncentrejo de Buchenwald. Vere temas pri tutgermania fenomeno de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj kio nur pli bone ol alie okulfrapegas Vajmare.