Neŭtona leĝo pri universala gravito
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Neŭtona leĝo pri universala gravito asertas ke ajnaj du korpoj en la Universo altiras unu la alian per forto kiu estas rekte proporcia al la produkto de ties masoj kaj inverse proporcia al la kvadrato de la distanco inter ili. Tiu estas ĝenerala fizika leĝo derivita el la empiria observado kiun Isaac Newton nomigis induktado.[1] Ĝi estas parto de klasika mekaniko kaj estis formulita en la verko de Newton nome Principia Mathematica ("nome la Principia"), unuafoje publikigita en la 5a de julio 1687. (Kiam la libro de Newton estis prezentita en 1686 al la Royal Society, Robert Hooke faris plendon ke Newton estis akirinta la inversan kvadraton de la leĝo el li.)