Noruzo
tradicia Irana novjara ferio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Noruzo (perse نوروز, DMG Naurūz, kurde نەورۆز, Newroz) aŭ pli persece Noŭruzo (litere: 'Nova tago') estas la orienta novjaro, unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en pluraj orientaj landoj. La festo daŭras du semajnojn kaj finiĝas kun la 'Naturtago', la dektria tago. La intenco estas pasigi en la naturo de sunleviĝo ĝis sunsubiro en kompanio de aliaj, kaj ĝui unu la alian kaj la naturon[24].
Noruzo | |
---|---|
festa aŭ feria tago • nacia tago • UN observance day | |
Festata | Iranaj popoloj (origine kaj nuntempe) Diversaj (nuntempe): Afganio
Albanio (de Bektashi Muslims)[1][2] Armenio (de Armenoj en Irano, Kurdoj kaj Jazidoj) Azerbajĝano Bangladeŝo (de Shia Muslims kaj aliaj)[3] Popola Respubliko Ĉinio (de Xinjiang Taĝikoj kaj aliaj Tjurkaj popoloj)[4] Kipro[5][6] Kartvelio (de Azerbajĝan-Kartveloj)[7] Barato (de Parsioj, Iranis, kaj kelkaj Barataj Muslimoj)[8] Irano Irako (de Kurdoj kaj Turkmenoj)[9] Israelo (de Baháʼís kaj kelkaj Iranaj judoj)[10][11] Kazaĥio[12] Kosovo Kirgizio[12] Nord-Makedonio Mongolio (de Bayan-Ölgii Kazakhs)[13] Pakistano (de Baluĉoj, Baltis, Parsis, Iranis, Paŝtunoj, Ismaʿilis, Shia Muslims)[14][15] Rusio (de Tabasaranoj)[16] Sirio (de Kurdoj)[17][18] Taĝikio[19] Turkio (de Azerbajĝano-Turkoj, Kurdoj, kaj Jorukoj)[20][21] Turkmenio[22] Ukrainio (de Krime-tataroj) Uzbekio |
Speco | Kultura |
Signifo kaj senco | Novjara tago en la Persa kalendaro |
Dato | 20-a de Marto;[23] povas varii inter 19-a kaj 21-a de Marto |
Ripeto | ĉiujara |
Noruzo estas la unua tago de printempo en Irano, ĝia naskiĝejo, kaj la tuta norda ter-hemisfero, estas popola simbolo de vekiĝanta naturo post vintro, bono, paco kaj noviĝema vivo[25].
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj laŭ la decido en 2010 proklamis la 21-an de marto la internacian tagon de Noŭruzo. Laŭ la astronomia tempo (komenco de printempo), tiu tago povus okazi je la 20-a, 21-a aŭ 22-a de marto. Noŭruzo troviĝas sur la Reprezenta Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro[26].