Oktobrofesto
la monde plej granda kermeso, kiu okazas ĉiujare en Munkeno sur la Tereza Herbejo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oktobrofesto (germane Oktoberfest) estas la monde plej granda kermeso, kiu okazas ĉiujare en Munkeno sur la Tereza Herbejo. Ĝi estas 16-taga folklorfestivalo daŭranta ekde meza aŭ malfrua septembro ĝis la unua semajnfino de oktobro, alloganta proksimume ses milionojn da vizitantoj ĉirkaŭ la mondo. Loke, ĝi ofte estas nomita Wiesn [vi:z.n], pro la parollingva nomo por la foirejo Theresienwiese. Oktobrofesto estas grava parto de bavara kulturo, kaj estas aranĝata en jara ritmo ekde 1810. Aliaj urboj tra la mondo ankaŭ okazigas oktobrofestajn festadojn kiuj estas modeligitaj post la origina Munkena okazaĵo.
Oktobrofesto | |||||
---|---|---|---|---|---|
folkorfestivalo | |||||
Komenco | 17-a de oktobro 1810 vd | ||||
Geografia situo | 48° 7′ 53″ N, 11° 32′ 57″ O (mapo)48.13138911.549167 | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Situo | Ludwigsvorstadt-Isarvorstadt | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Oktobrofesto | |
---|---|
Oktobrofesto dum la nokto kun spekto el Löwenbräu tendo | |
folkorfestivalo | |
Oficiala nomo | Oktoberfest |
Speco | Kultura |
La Munkena Oktobrofesto kutime okazas dum la 16-taga periodo gvidanta ĝis la unua dimanĉo de oktobro. En 1994, tiu delonga horaro estis modifita sekve al la Germana reunuiĝo. Tiel, se la unua dimanĉo en oktobro okazas la 1-an aŭ 2-an de oktobro, la festivalo daŭras ĝis la 3-a de oktobro (Tago de la germana unueco) kaj do estas 18 aŭ 17 tagojn longa. En 2010, la festivalo daŭris ĝis la unua lundo en oktobro (la 4-a de oktobro) por marki la okazaĵon ducentjariĝan. La festivalo estas okazigita en areo nomita Theresienwiese (kampo, aŭ herbejo, de Therese), ofte nomita la Wiesn, situanta proksime de la centro de Munkeno. Dum la okazaĵo, grandaj kvantoj de oktobrofesta biero estas konsumitaj: dum la 16-taga festivalo en 2013, ekzemple, 7,7 milionoj da litroj estis servitaj[1]. Vizitantoj ankaŭ ĝuas multajn altirojn, kiel ekzemple plezurekskursoj, flankbudoj kaj ludoj. Ekzistas ankaŭ vasta gamo de tradiciaj manĝaĵoj inkluzive Hendl (kokfritaĵo), Schweinsbraten (porkrostaĵo), Schweinshaxe (rostita ŝinkopoplito), Steckerlfisch (rostitaj fiŝoj sur bastono), Würstel (kolbasoj) kune kun Brezen (brecoj), Knödel (knedlikoj, kneditaj terpomo- aŭ panopastogloboj), Käsespätzle (fromaĝonudeloj), Reiberdatschi (terpompatkukoj), Sauerkraut (acida brasiko) aŭ Rotkohl/Blaukraut (ruĝbrasiko) kune kun tiaj bavaraj bongustaĵoj kiel Obatzda (spica fromaĝa bongustaĵo) kaj Weißwurst (blanka kolbaso).