Osnabrück
komunumo en Malsupra Saksio, Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Osnabrück (IFA: [ɔsnaˈbrʏk]; platgermane/platsakse: Ossenbrügge [ɔsənˈbrʏgə], latine Ansibarium, en Esperanto Osnabruko) estas eksterdistrikta urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio. La urbo ampleksas areon de 119,80 kvadrataj kilometroj, fine de decembro 2022 havis 167 366 loĝantojn, kaj estas la tria plej granda urbo en Malsupra Saksio.
Osnabrück | |||||||
| |||||||
urbego • ĉefregioncentro • universitata urbo • Hansa urbo • urba komunumo de Germanio • urban district of Lower Saxony • ĉefurbo de distrikto en Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0541 (je malgrandaj partoj ankaŭ 05402,
05406 kaj 05407 | ||||||
Poŝtkodo | 49074–49090 | ||||||
Aŭtomobila kodo | OS | ||||||
Oficiala Municipokodo | 03404000 | ||||||
NUTS | DE944 | ||||||
Subdivido | 23 urbopartoj (Stadtteile) | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Wolfgang Griesert | ||||||
Partio de komunumestro | CDU | ||||||
Adreso de la administrejo | Natruper-Tor-Wall 2 49076 Osnabrück | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 167366 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 52° 17′ N, 8° 3′ O (mapo)52.2788888888898.0430555555556 | ||||||
Alto super la marnivelo | 63 m | ||||||
Areo | 119,8 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.osnabrueck.de/ | ||||||
Osnabruko situas en GMT+1h (+2h somera tempo de aprilo ĝis oktobro). Ĝi lokiĝas inter la montaro Wiehengebirge kaj la Teŭtoburga arbaro, borde de la rivero Hase. Norde, oriente kaj sude la urbo ĉirkaŭiĝas de la samnoma distrikto Osnabrück, kies administrejo troviĝas en la urbo; nur ĉe mallonga limo okcidente la urba teritorio tuŝas la distrikton Steinfurt de la najbara federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Cetere la areo de la urbo kaj distrikto, kvankam ili ne apartenas al al moderna federacia lando Nordrejn-Vestfalio, historie estas parto de la kultura regiono Vestfalio.
En Osnabruko kaj la iom pli suda urbo Monastero estis intertraktita la Traktato de Vestfalio. Osnabruko plurfoje troviĝas (kaŝe aŭ sub aliaj nomoj) en la romanoj de Erich Maria Remarque.