Oscar Pettiford
usona muzikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Oscar Collins PETTIFORD (naskiĝis la 30-an de septembro 1922 en Okmulgee, Oklahomo; mortis la 8-an de septembro 1960 en Kopenhago) estis ĵaz-muzikisto, aranĝisto kaj komponisto, kiu ludis kontrabason kaj violonĉelon kaj estas konsiderata kiel unu el la plej gravaj muzikistoj de la moderna ĵazo. Oscar Pettiford, kiun liaj kolegoj nomis O.P., elstaras kune kun Charlie Parker kaj Dizzy Gillespie kiel pioniro de bibopo. Same kiel Jimmy Blanton (kies laŭleĝa posteulo li estis rigardata en la 1950-aj jaroj en Novjorko) kaj kiel Charles Mingus li kontribuis al tio, ke la kontrabaso firmiĝis kiel solinstrumento en ĵazo. Krome li enkondukis en 1950 la violonĉelon kiel solinstrumenton en la ĵazon kaj transigis sur ĝin la plukludon de la kontrabaso.[Berendt 1]
Oscar Pettiford | |
---|---|
Oscar Pettiford dum prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. en novembro de 1946. Foto de William P. Gottlieb. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1922 (1922-09-30) en Okmulgee |
Morto | 8-an de septembro 1960 (1960-09-08) (37-jaraĝa) en Kopenhago |
Tombo | Frederiksberg Old Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | violonĉelisto • ĵazmuzikisto • kantoverkisto • konstrabasisto |