Otomana dinastio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Otomana dinastio estis formata de la membroj de la imperio Domo de Osmano (osmanide |خاندان آل عثمان, Ḫānedān-ı Āl-ı ʿOsmān; turke Osmanlı Hanedanı). Laŭ la Otomana tradicio, la familio originiĝis el la tribo Kayı,[1] nome branĉo de Oguzaj Turkoj,[2] sub Osman la 1-a en nordokcidenta Anatolio kaj regis en la Otomana Imperio el 1299 al 1922 komence per patriarko kaj nomiginto Osman la 1-a (nekalkulinte lian patron Ertuğrul), kvankam la dinastio ne estis proklamita ĝis la filo de Osman Orhan deklaris sin mem sultano kaj, kiel oftis kaj en Eŭropo kaj en Mezoriento tiame, nomigis la dinastion kaj regnon laŭ sia patro.
Otomana dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
dinastio | ||
Apero | 1299 vd | |
Lando | Otomana Imperio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Otomano la 1-a vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dum multo de la historio de le Imperio, la sultano estis la absoluta reganto, ŝtatestro, kaj ĉefministro, kvankam multo de la povo ofte iris al aliaj funkciuloj kiaj la Granda Veziro. Dum la Unua (1876–78) kaj Dua Konstituciaj Epokoj (1908–20) de la fino de la Imperio, oni faris ŝanĝon al konstitucia monarkio, kaj la Granda Veziro ekhavis rolon de ĉefministro, registarestro kaj kondukanto de Ĝenerala Asembleo.
La imperia familio estis elpostenigita kaj elpovigita kaj la sultanlando estis abolita la 1an de novembro 1922 post la Milito por Turka Sendependiĝo. La Respubliko Turkio estis deklarita la venontan jaron. La vivantaj membroj de la dinastio estis dekomence senditaj en ekzilon laŭ la figuro de persona non grata, kvankam kelkaj poste estis rajtigitaj reveni kaj vivi kiel privatuloj en Turkio. En sia nuna formo, la familio estas konata kiel familio Osmanoğlu.