Palaca Muzeo
muzeo en la Malpermesita Urbo, Pekino, Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pekina Palaca Muzeo (ĉine 故宫博物院, pinjine Gùgōng Bówùyùan) estas granda nacie muzea komplekso (konstruaĵaro) en la Malpermesita Urbo ĉe la kerno de Beijing, Ĉinio. Kun 720,000 kvadrataj metroj, la muzeo heredis la imperiajn reĝajn palacojn de la Ming kaj Qing dinastioj de Ĉinio kaj estis malfermita al la publiko en 1925 post kiam la lasta Imperiestro de Ĉinio estis forigita [1].
Palaca Muzeo | |||
---|---|---|---|
muzeo • nacia muzeo • turisma celloko • vidindaĵo • vice-ministerial level institution • konstruaĵaro | |||
Lando | Popola Respubliko Ĉinio vd | ||
Situo | Donghuamen Subdistrict | ||
Situanta sur | Malpermesita Urbo | ||
Konstrustilo(j) | ĉina arkitekturo vd | ||
Estiĝo | 1420 | ||
Malfermo | 1925 | ||
Direktoro | Wang Xudong | ||
Koordinatoj | 39° 54′ 56″ N, 116° 23′ 27″ O (mapo)39.91555556116.39083333 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.dpm.org.cn/ | ||
Konstruita de 1406 ĝis 1420, la muzeo konsistas de 980 konstruaĵoj [2]. Ĝi estas ekspoziciejoj al pli ol 1.8 miliono da artaĵoj, plejparte de la imperia kolekto de la Ming kaj Qing dinastioj. La 20a jarcento vidis ties vastigon tra novaj akiroj, translokigoj de aliaj muzeoj kaj novaj arkeologiaj eltrovoj.
Ĝi enhavas gravajn partojn de la ampleksa artaĵkolekto de ĉinaj imperiestroj same kiel valorajn hejmajn kaj reprezentajn objektojn de la lastaj imperiaj dinastioj.