Paul Samuelson
usona ekonomikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Paul SAMUELSON (naskiĝis la 15-an de majo 1915 en Gary, Indianao, Usono, mortis la 13-an de decembro 2009) estis usona ekonomikisto kaj la unua usonano kiu ricevis la Nobel-premion en Ekonomio[1] en 1970.
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi
Samuelson konsideros matematikon la "natura lingvaĵo" por ekonomikistoj kaj ege kontribuis al la matematika fundamento de ekonomiko per sia libro Foundations of Economic Analysis.[2] Li estis aŭtoro ankaŭ de la plej multe vendita lernolibro pri ekonomiko el ĉiuj tempoj: nome Economics: An Introductory Analysis, por la unua fojo publikigita en 1948.[3]