Pejzaĝo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pejzaĝo estas landoparto, kiu kiel tutaĵo donas specifan impreson aŭ intereson al la homa okulo, en pli vasta senco ankaŭ al la homa intelekto aŭ al la scienco.
Tradicie pejzaĝo signifis speciale plaĉaspektan, pitoreskan, romantikan ktp. panoramon. Hodiaŭ oni ankaŭ parolas pri ekzemple urba kaj industria, eĉ en figura senco pri lerneja, muzea aŭ hospitala pejzaĝoj kvankam la vorto «substrukturo» en ĉi lastaj okazoj pli konvenus. Laŭ la estiĝo eblas distingi naturan pejzaĝon kaj kulturan pejzaĝon, kiu lasta estas produkto kaj de la naturo kaj de la homo kaj ties socio. Pejzaĝoj ĉiam vekis la specialan interesiĝon de pentristoj, fotografistoj kaj verkistoj.
Laŭ Francisko Azorín pejzaĝo estas Vido de lando; bildo arte prezentanta tian vidaĵon.[1] Li indikas etimologion el la latina clinicus. Kaj li aldonas la terminon pagensis, el pagus (loko, vilaĝo).[2]
Ekotopoj estas koncepto de ekologio, nome la plej malgrandaj ekologie distingaj trajtoj de pejzaĝo en sistemoj por mapado kaj klasigoj. Tiele, ili reprezentas relative homogenajn, spacunuojn de pejzaĝo kiuj estas utilaj por klasigi pejzaĝojn en ekologie distingaj trajtoj por la mezurado kaj mapado de pejzaĝaj strukturoj, funkcioj kaj ŝanĝoj.
Pejzaĝekologio estas la scienco kiu studas kaj plibonigas la rilatojn inter ekologiaj procezoj en la medio kaj partikularaj ekosistemoj. Tio estas farita ene de vario de skaloj de pejzaĝoj, de disvolvigo de spacaj modeloj, kaj de organizaj niveloj de esplorado kaj politiko.