urbo en Rusio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Penza (ruseПенза, transliterumo en Esperanto: Penzo) estas la plej granda urbo en la Penza provinco (oblast, ruse: Пензенская область) kaj ĝia administra centro. La urbo kaj la tuta provinco apartenas al la Ĉevolga federacia regiono de Rusio. Ĝi situas ĉe la rivero Sura (ruseСура) kiu enfluas dedekstre en riveron Volgo (ru: Волга)), je ĉ. 709km (laŭvoje) sudoriente de Moskvo. Penza fondiĝis en 1663 kiel ĉelima setlejo de Rusio. Dum la sovetia periodo, la urbo estis regiona industria centro. La klimato en Penza povas esti tre fluktuema de +40 °C al - 40 °C. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 492 376loĝantoj sur areo de 290,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 696 loĝantoj/km².Antaŭe, en 2002 temis pri 522 823 loĝantoj.[1]