Projekto:VikiPrintempo COE 2021
From Wikipedia, the free encyclopedia
VikiPrintempo de Centra kaj Orienta Eŭropo, mallonge VikiPrintempo COE, celas stimuli verkadon de artikoloj pri Centra kaj Orienta Eŭropo (en vasta senco) kaj pligrandigi konscion pri la regiono. Ĝia formo estas reta redakta konkurso, samtempe okazanta en multaj lingvoj.
Konkurso | Reguloj | Partoprenu! | Vikivojaĝo | Diskuto | alilingve |
Ĝi okazas dum nord-hemisfera printempo honore al diversaj politikaj okazaĵoj, kiuj en printempoj okazis en la regiono. Tamen, male al multaj el ili, VikiPrintempo celas pliproksimigi homojn en paca kunkreado de libera scio.
Tempo: ekde la 21a de Marto ĝis la 30a de Aprilo 2021 UTK.