Respubliko Krimeo
pretendata administra regiono de Rusio fondita en 2014 (por la administra regiono de Ukrainio fondita en 1991, uzu Q756294) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Respubliko Krimeo (ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti) estas federacia regno (respubliko) de Rusio situanta sur la pridisputata Krimea Duoninsulo, kiu estis aneksita de Rusio de Ukrainio en 2014, sed estas ankoraŭ internacie agnoskita kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo, parto de Ukrainio. Ĝi okupas ĉefan parton de Krimea duoninsulo (situanta en norda parto de Nigra maro) krom ĝia sudokcidenta parto okupata de Sebastopola municipo. Areo de la respubliko estas preskaŭ 26,2 mil km. La loĝantaro estas 2352581 homoj (laŭ informo de jaro 2013). La ĉefurbo de Krimeo estas urbo Simferopolo. Foje oni nomas la respublikon simple Krimeo, kvankam tio ne estas tute ĝusta.
Respubliko Krimeo | |||
ruse Республика Крым, ukraine Республіка Крим, krime-tatare Qırım Cumhuriyeti | |||
respubliko | |||
La kasteleto "Hirunda nesto" - neoficiala emblemo de Krimeo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Республика Крым | |||
Deveno de nomo: El tjurka qırım ("nia monteto") | |||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Historiaj regionoj | 5
| ||
Montaro | Krimea montaro | ||
Najbaras kun | 4
- Nigra Maro maro - Ĥersona provinco Ukrainio - Azova Maro maro - Sebastopola municipo parto de duoninsulo Krimeo, Rusio | ||
Antikvaj urboj | Ĥersoneso, Skita Napolo | ||
Grandaj urboj | 5
| ||
Ĉefurbo | Simferopolo | ||
Areo | 26 081 km² (2 608 100 ha) | ||
Loĝantaro | 1 973 185 (2007) | ||
Denseco | 75,66 loĝ./km² | ||
Fondita | 18-a de marto 2014 | ||
Ĉefministro | Sergeo Aksjonov | ||
Parlamentestro | Vladimiro Konstantinov | ||
Horzono | MSK (UTC+4) | ||
Telefona prefikso | +380 65 | ||
AKU | AK | ||
Himno | Himno de Krimeo | ||
Respubliko Krimeo (verde) sur la mapo de la Krimea duoninsulo
| |||
Vikimedia Komunejo: Crimea | |||
Retpaĝo: www.rk.gov.ru | |||
Devizo: «Процветание в единстве» - «Prospero en unueco» | |||
Ukrainio kaj plimulto de internacia komunumo trovis la anekson kontraŭleĝa kaj konsideras ĝin parto de Ukrainio kiel Aŭtonoma Respubliko Krimeo[1].