Rodrigo Duterte
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rodrigo "Rody" Roa DUTERTE (28-an de marto, 1945), konata karesnome kiel Digong,[1] estas advokato kaj politikisto de Filipinoj kiu estis la 16a prezidento de Filipinoj inter jaroj 2016 kaj 2022.[2][3][4] Li estas la unua politikisto el Mindanao kiu tenas la postenon, kaj la kvaran de deveno el Bisajoj.[5] Estante 71jaraĝa, Duterte estas la plej aĝa persono kiu elposteniĝis kiel prezidento de Filipinoj; la rekordo estis antaŭe tenita de Sergio Osmeña 65jaraĝa.[6]
Rodrigo Duterte | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Rodrigo Roa Duterte | |||||
Naskiĝo | 28-an de marto 1945 (1945-03-28) (79-jaraĝa) en Maasin | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Etno | cebuanoj vd | ||||
Lingvoj | cebua • tagala • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Filipinoj vd | ||||
Alma mater | San Beda University • Lyceum of the Philippines University • Universitato de Filipinoj • Ateneo de Davao University • San Beda College of Law vd | ||||
Partio | Partio Demokratia Filipina — Potenco de la Nacio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Vicente Duterte vd | ||||
Patrino | Soledad Duterte vd | ||||
Gefratoj | Benjamin Duterte vd | ||||
Edz(in)o | Elizabeth Abellana Zimmerman vd | ||||
Amkunulo | Honeylet Avanceña vd | ||||
Infanoj | Sara Duterte • Paolo Duterte • Sebastian Duterte • Verónica A. Duterte vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ŝtatreprezentanto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La politika sukceso de Duterte estis helpata de sia esprimita subteno al la eksterjura mortigado de drogokonsumantoj kaj de aliaj krimuloj.[7] Laŭ Reuters, grupoj por homaj rajtoj dokumentis ĉirkaŭ 1 400 eksterleĝajn murdojn fare de porpolicaj grupoj okazintaj en Davao inter 1998 kaj Majo 2016; la viktimoj estis ĉefe drogokonsumantoj, malgravaj krimuloj kaj stratinfanoj.[8] Duterte foje konfirmis kaj foje malkonfirmis sian partoprenon en tiuj murdoj.[9]
En oktobro 2021, Rodrigo Duterte anoncis, ke li ne kandidatas por vicprezidanteco en 2022 kaj retiriĝos de la politika vivo. Anstataŭ de li, lia filino Sara Duterte elektiĝis vicprezidanto en 2022 sub la estreco de Bongbong Marcos.
Antaŭe: | Prezidento de Filipinoj | Poste: |
---|---|---|
Benigno Aquino la 3-a | 2016 - 2022 | Bongbong Marcos |