Salikila alkoholo
kemia kombinaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Salikila alkoholo, hidrokso-benzila alkoholo, saligenino, aŭ C7H8O2 estas primara alkoholo, blanka kristala solidaĵo solvebla en akvo kaj etanolo. Ĝi estas antaŭaĵo de la salikata acido kaj formiĝas per enzima hidrolizo de la salikino. Aliaj derivaĵoj de la salikata acido ankaŭ produktatas de betuloj, mirtoj, fagoj, legomoj (pizoj, fazeoloj kaj trifolioj), sekaloj, tritikoj kaj sukerkano.
Salikila alkoholo | ||
Plata kemia strukturo de la Salikila alkoholo | ||
Salikila alkoholo estas blanka kristala solidaĵo nature trovata en la Salix alba. | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Salikila alkoholo | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 90-01-7 | |
ChemSpider kodo | 4962 | |
PubChem-kodo | 5146 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | kristala solidaĵo | |
Molmaso | 124,139 g·mol-1 | |
Denseco | 1,613g cm−3[1] | |
Fandpunkto | 83°C - 85°C[2] | |
Bolpunkto | 267,5°C[3] | |
Refrakta indico | 1,596 | |
Ekflama temperaturo | 115,2 °C | |
Acideco (pKa) | 9,92 | |
Solvebleco | Akvo:67 g/L | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S26 S36 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[4] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ankaŭ ĝi ĉeestas en multaj fruktoj tiaj kiaj oranĝoj, pomoj, ĉerizoj, rubusoj, prunusoj, framboj kaj beroj. Multaj el la naturaj salikatoj posedas antiinflamajn, kontraŭdolorajn kaj antifebrajn proprecojn. Hermann Kolbe estis unu el la unuaj priskribi la sintezon de la salikata acido.[5] En 1838, la itala kemiisto Raffaele Piria (1814-1865) konvertis salikilan alkoholon en salikatan acidon.[6]