Savoja biskvito
From Wikipedia, the free encyclopedia
Savoja biskvito[1] aŭ fingrobiskvito estas speco de biskvito longa kaj plata, kun rondoformaj ekstremaĵoj, dolĉa kaj malpeza kiel spongo. Savojaj biskvitoj estas la bazo de multaj receptoj, kiaj ĉarlotkuko aŭ tiramisuo. Ili kutime estas trempataj en likvoron, kafon aŭ siropon, por esti uzataj kiel bazo de tiramisuo aŭ kiel manĝeto dum kafumado. Savojajn biskvitojn oni kutime donas al infanoj, ĉar ili estas sufiĉe molaj por esti manĝataj, sed ne malfirmaj aŭ facile dispecigeblaj.