Sendrata telegrafio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sendrata telegrafio, aŭ malpli ofte senkabla telegrafio, signifas telesendon de telegrafiaj signaloj pere de radio ondoj;[1][2] pli specifa termino por tio estas radiotelegrafio. Antaŭ ĉirkaŭ 1910 kiam radio iĝis dominanta, la termino sendrata telegrafio estis uzata ankaŭ por variaj aliaj eksperimentaj teknologioj por elsendi telegrafiajn signalojn sen dratoj, kiel pere de elektromagneta indukto, aŭ grundokonduktaj telegrafiaj sistemoj.[3][4]
Radiotelegrafio estis la unua rimedo de radio-komunikado; la unuaj praktikaj radio-elsendiloj kaj -riceviloj inventitaj en 1894-5 fare de Guglielmo Marconi uzis radiotelegrafion. Ĝi plue estis la nura tipo de radioelsendado dum la unuaj tri jardekoj de radio, nome la "epoko de sendrata telegrafio" ĝis la Unua Mondmilito, kiam la disvolvigo de la amplitudmodula (AM) radiotelefonio ebligis, ke sono (aŭdio) estu elsendita pere de radio.