Sisian (armene Սիսիան, ankaŭ konata kiel Sisavan) ĝis 1935 la urbo nomiĝis Gharakilisa, estas urbo de la provinco Sjuniko en suda parto de Armenio. Ĝi troviĝas je ambaŭ flankoj de la rivero Vorotan, 6 km sude de la aŭtoŝoseo kiu iras al Erevano-Meghri, je 217 km de Erevano, la landa ĉefurbo, kaj je 115 km de la sjunika ĉefurbo, Kapan kaj je kelkaj kilometroj de la aŭtovojo liganta ĉi-lastan al Stepanakerto, la ĉefurbo de la memproklamita Arcaĥa Respubliko.
Rapidaj faktoj urbo en Armenio, Administrado ...
Fermi
Ĉirkaŭita de neĝaj pintoj kaj transirita de la rivero Vorotan, la loĝloko estis okupita ekde almenaŭ la meza Bronzepoko. Elstaras ĝiaj kulturaj monumentoj prakistanaj kiaj petroglifoj kaj tomboŝtonoj, la preĝejo de la 7a jarcento kaj la regionaj industrioj. Sisian estas loko kie turismo kreskas.