Tannhäuser (opero)
From Wikipedia, the free encyclopedia
Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg ("Tannhäuser kaj la kantista milito sur la kastelo Wartburg") estas romantika opero en tri aktoj de Richard Wagner. Temas pri la kvina opero de la komponisto; ĝi ekestis inter la jaroj 1842 kaj 1845. La premiero okazis la 19-an de oktobro 1845 en la reĝa saksia operejo Semperoper en Dresdeno.
Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg | |||||
---|---|---|---|---|---|
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | germana lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 19-a jarcento | ||||
Ĝenro | opero | ||||
Loko de rakonto | Wartburg | ||||
| |||||
Tannhäuser und der Sängerkrieg auf Wartburg | |
---|---|
stilo: | opero |
verkisto kaj komponisto: | Richard Wagner |
premiero: | la 19-an de oktobro 1845 |
premiera loko: | Dresdeno |
opera daŭro: | ĉ. 3 ¾ horoj |
loko de la scenaro: | Turingio, kastelo Wartburg kaj ĉirkaŭaĵo, 13-a jarcento |
roloj: | * Hermann, grafo de Turingio (baso)
|
La opera tekstaro estis verkita fare de la komponisto mem kaj forte inspiriĝis per tri sendependaj legendoj publikigitaj en la germana legendaro "Deutsches Sagenbuch" fare de Ludwig Bechstein: „Die Mähr von dem Ritter Tannhäuser“ (la fabelo pri la kavaliro Tannhäuser"), „Der Sängerkrieg auf der Wartburg“ ("La kantista milito sur la kastelo Wartburg“) kaj „Die heilige Elisabeth“ ("la Sankta Elizabeto").
En la opero la komponisto interligas la mezepokan germanan legendon pri la kavaliro kaj trobadoro Tannhäuser, kiu serĉas senŝuldigon post restado sur la "Venusa Monto" dediĉita al eterna erotika ĝuo, kun legenda "kantista milito" sur la kastelo Wartburg, en kiu kanta konkurso transformiĝas al armila konflikto inter la nobelaj dinastioj Ŝtaŭfoj kaj Velfoj.