Thomas Kemmerich
germana politikisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Thomas Karl Leonard KEMMERICH (naskiĝis la 20-an de februaro 1965 en Aachen) estas germana politikisto ĉe Libera Demokratia Partio. Li aktivas en Turingio kie li gvidas la landan frakcion ekde 2015 membrante ekde 2017 al Bundestag. Inter 2009 kaj 2014 li aniĝis al Turingia Landa Parlamento. La 5-an de februaro 2020 li estis elektita prezidanto de Turingio fare de la Turingia Landa Parlamento kiel posteulo de Bodo Ramelow.[1] Jam la 8-an de februaro li rezignis pri la ministroprezidanteco pro la riproĉo esti elektita kun helpo de parlamentanoj de la partio Alternativo por Germanio.[2] De tiam li estis ministroprezidanto afergvidanta. La 4-an de marto 2020 lin sukcedis la antaŭulo Ramelow.[3]
Rapidaj faktoj Persona informo, Profesio ...
Thomas Kemmerich | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Thomas Kemmerich | |||||
Naskonomo | Thomas Karl Leonard Kemmerich | ||||
Naskiĝo | 20-an de februaro 1965 (1965-02-20) (59-jaraĝa) en Aachen | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Erfurto vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Pio-gimnazio en Aachen (–1984) Bonna universitato vd | ||||
Partio | Libera Demokrata Partio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto juristo entreprena konsultiĝisto vd | ||||
Aktiva en | Erfurto vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
Ministroprezidanto de Turingio | |||||
Dum | 5-a – 8-a de februaro 2020 | ||||
Antaŭulo | Bodo Ramelow | ||||
Sekvanto | Bodo Ramelow | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Fermi