Mi nomiĝas Javier RAMOS NISTAL en vikipedio JaviRamosLab (diskuto). Mi loĝas en Havano, Kubo kaj eklernis esperanton en 2010 ekde tiam mi estas membro de TEJO kaj UEA (jrrn-r) pere de la fondaĵo Canuto en kategorio MJ nun post malatiĝo de kotizo mempagas bazan kategorion kaj ĝis nun mi restas aktiva esperantisto. Nuntempe mi estas estrarano de Kuba Esperanto-Asocio[1] sed dum multaj jaroj mi estis profesia esperantisto, mi estis oficisto de KEA.
Mi ankaŭ redaktas plurajn e-bultenojn kiel ILERA-bulteno (kun PT2CA Enivaldo Alves kaj DJ4PG Hans Welling), Esperanto.cu (kun teamo) kaj iam Esperanto en Afriko de UEA.
Mia aktivado en vikipedio forte dependas de mia vizito al la sidejo de Kuba Esperanto-Asocio kaj federacio de radioamatoroj kie mi senpage konektiĝas kvankam lastatempe 4G telefona retkonekto pliboniĝis en Kubo eĉ se iom multekosta. Mi estas patrolanto[2] bedaŭrinde mia retaliro ne estas tiom bona por pli regule kontribui 😢
Mi estis komitatano A de TEJO [3] [4]. Mi NE estas vikipediista balotemulo, diskutemulo aŭ burokrato ĉefe pro mia ne ĉiutaga retkonekto kvankam lastatempe mi sukcesis enmiksiĝi en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj kaj organizis plurajn vikikonkursojn, administras vikicitaro krome mi laboras kiel vicprezidanto de Esperanto kaj Libera Scio. Mi dediĉis multe da tempo al verkado/tradukado/ampleksigo de novaj artikoloj lastatempe ankaŭ al burakrataj tastoj kaj bontenado de vikipedio! Se iel mi ĝenas/malhepas la bonan funkciadon de vikipedio ne dubu averti min!
Mia ĉefa ŝatokupo estas radioamatorismo pri kio vi multe povos legi en mia retpaĝo https://www.qrz.com/db/co2mm (angle) en https://www.qsl.net/co2mm (esperante) kaj en mia e-blogo https://radioamatoro.blogspot.com
Se vi volas kontakti min prefere faru per:
- retpoŝto: co2mm.esperanto/ĉe/gmail.com
- messenger: @javier.ramos.esperanto
- telegram: https://t.me/Radioamatoro
- telegram: https://t.me/JaviRamosLab
Pliaj informoj Vikipedio:Babel ...
Fermi
|
Vikipedio Mi ŝatas kontribui en vikipedio ĉiam kiam mi povas. |
|
Vikitradukanto Mi estas Vikitradukanto de la Vikipedio. (kontrolu) |
|
Scienco Mi ŝatas sciencojn ĝenerale. |
|
Arbo Mi ŝatas la majestajn arbojn. |
|
Hundo Mi ŝatas niajn amikojn la hundojn. Ŭa-ŭa! |
|
Internacia lingvo Mi subtenas la internacian disvastiĝon de esperanto sed NE volas ke ĝi fariĝu la ununura tuttera lingvo. |
|
Ĉi tiu uzanto parolas la internacian lingvon Esperanto. |
|
Universala Esperanto-Asocio Mi estas membro de UEA. |
|
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Mi estas membro de TEJO. |
|
|
Kontraŭkapitalismo Mi estas kontraŭkapitalisto kaj kredas ke Alia Mondo Eblas. |
|
Kontraŭ Mortpuno Mi opinias, ke mortpuno estas abomena kaj malhumana. |
|
Vivo kaj morto Mi volas vivi kiel eble plej longe kaj intense sed mi provas ne timi Morton aŭ Mortiĝon kaj konsideri ĝin kiel bona kamarado. |
|
Rapidaj faktoj Javier Ramos Nistal, Kromnomo1 ...
Fermi
Pli detalajn informojn pri mi legu en /BIOGRAFIO
Ne timu ŝanĝi, korekti eĉ forigi miajn verkaĵojn sed ĉiam prefere informu al mi ĉe [mia diskuto].
|
| „ «Mi ne havas specialajn talentojn. Mi estas nur pasie scivolema.»
I have no special talents. I am only passionately curious. ” | — Albert Einstein, Letero al Carl Seelig – Marto 11-a,1952. |
|