Vinbero
manĝebla frukto (por la genro, uzu Q191019; por la ĉefa vin-specio, uzu Q30046) / From Wikipedia, the free encyclopedia
Vinberoj,[1] uvoj[2] (el la latina ūva) aŭ traŭboj[3] (el la germana Traube) estas beroj rikoltataj el la grapoloj de vito el la familio Vitacoj.[4][5] Ili estas ofte uzataj por suko (mosto), fermentado (vino),[6][7][8] ĵeleo, sekvinberoj, aŭ manĝataj krude. Vinberoj konsistigas proksime 50% de ĉiuj fruktoj kultive produktataj en la mondo.
Plantejoj por produktado de vinberoj estas vitejoj; vinberoj kreskiĝas en vitoj inter po ses ĝis tricent vinberoj por grapolo.[9] Ili enhavas pulpon jen blankan jen purpuran kun dolĉa gusto, kaj oni konsumas ilin —krom ties industria uzado por vino kaj sekvinberoj— kiel freŝa frukto kaj en sukoj.[10]