Zhenjiang
eksterdistrikta urbo en Ĝjangsuo, Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Zhenjiang (prononce Ĝenĝjiang, ĉine 镇江市 / 鎮江市, Zhènjiāng shì) estas eksterdistrikta urbo en la sudokcidenta parto de la provinco Ĝjangsuo de la Popola Respubliko Ĉinio. La urbo situas ĉe la punkto kie la rivero Jangzio krucas la Grandan Kanalon. La administra regiono de la urbo havas areon de ĉirkaŭ 3 799 km² kaj fine de la jaro 2004 havis ĉirkaŭ 2 672 100 loĝantojn.
Rapidaj faktoj departemento-ranga urbo • urbego, Administrado ...
Zhenjiang | |||||
---|---|---|---|---|---|
departemento-ranga urbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 212000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 210 418 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 836 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 32° 13′ N, 119° 27′ O (mapo)32.21086119.45508 [+] | ||||
Areo | 3840,32 km² ( 384 032 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Zhenjiang [+] | |||||
Fermi
Ĝis la enkonduko de la latinliteriga sistemo Pinjino en la 1950-aj jaroj, la urbo ofte latinliteriĝis per la formoj Chinkeang, Chenkiang, Chinkiang aŭ Chinking. La lasta formo ankaŭ uziĝis en esperantlingvaj tekstoj, ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto el 1934.