Mannheim
urbo en Germanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La urbo Mannheim [MANhajm] (en Esperanto Manhejmo) situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Nekaro. Administre temas pri eksterdistrikta urbo en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Fine de decembro 2022 ĝi havis 315 554 loĝantojn. En la jaro 766 post Kristo kiel Mannenheim (hejmo de [la viro] Manno) unuafoje dokumente menciita, ĝi ekde 1607 rajtis nomi sin urbo. En la 17-a kaj 18-a jarcento la urbo (post du-foja detruo) estis rekonstruita en la formo de 136 rektanguloj. Ĝis nun la Manhejma urbocentro ne havas stratnomojn, sed ĉiu dombloko estas retrovebla per po unu litero kaj unu nombro.
Rapidaj faktoj urbego • rezidejo • universitata urbo • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio, Ĝemelurboj ...
Mannheim | |||||||
| |||||||
urbego • rezidejo • universitata urbo • eksterdistrikta urbo en Baden-Virtembergo • ĉefregioncentro • urba komunumo de Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 0621 | ||||||
Poŝtkodo | 68159–68309 | ||||||
Aŭtomobila kodo | MA | ||||||
Oficiala Municipokodo | 08222000 | ||||||
NUTS | DE126 | ||||||
Subdivido | 17 urbodistriktoj (Stadtbezirke) | ||||||
Politiko | |||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 315554 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 49° 29′ N, 8° 28′ O (mapo)49.4877777777788.4661111111111 | ||||||
Alto super la marnivelo | 97 m | ||||||
Areo | 144,96 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.mannheim.de/ | ||||||
Fermi