Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio (EIT, angle European Institute of Innovation and Technology) estas eŭropa publika instituto starigita la 11-a de marto 2008.[1] Ĝi estis fondita kun la celo iĝi faciliganto de novigo en Eŭropo kaj celas fariĝi unu el la ĉefaj reprezentantoj de la novigo, esplorado kaj kresko en Eŭropa Unio. La EIT naskiĝis sekve de propono de Eŭropa Komisiono al Eŭropa Konsilio adoptita la 22-an de februaro 2006 kaj estis instalita kadre de la strategio de Lisbono por la laboro kaj la kresko. Ĝi permesas la integriĝon inter la supera instruado, la esplorado kaj la novigo kun la celo redukti la eŭropan deficiton en ĉilasta kampo, kiu estas grava faktoro por la kresko, la konkurencokapablo kaj sekve, la socia progreso en la 21-a jarcento. La komenca koncepto memorigas la Massachusetts Institute of Technology (METIS) kaj ĝia politiko de integriĝo inter tiuj samaj partneroj.
Eŭropa Instituto de Novigo kaj Teknologio | ||
---|---|---|
esplora institucio agentejo de Eŭropa Unio | ||
Komenco | 11-a de aprilo 2008 vd | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | Budapeŝto | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La EIT starigis ĝian ĝeneralan sidejon en Budapeŝto (Hungario) en aprilo 2010.[2] La ĉefaj urboj kandidatoj por la sidejo estis Vieno/Bratislavo, Vroclavo, Jena, Budapeŝto, San Cugat del Vallès. Budapeŝto estis elektita la 18-an de junio 2008.
La instituto ne financas rekte individuajn projektojn.[3] Ĝi kontribuas al la financado de komunumoj de scio kaj de novigo (en la angla KICs, Knowledge and Innovation Communities) kunmetitaj de triangulaj retoj: universitatoj, entreprenoj kaj institutoj de esplorado laboras kune ĉirkaŭ projektoj kaj financas mem la entreprenistojn kaj novigantojn. La tri unuaj "KICs" estis selektitaj en decembro 2009 kaj estas starigitaj en kun-sidejoj (lokoj kie ili povas fizike labori kune) en Francio, en Germanio, en Britio, en Svislando, en Italio, en Hispanio, en Nederlando, en Svedio, en Finnlando, en Hungario, en Belgio kaj en Pollando.