Odo al Ĝojo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Odo al Ĝojo estas poemo de la germano Friedrich Schiller. Oni konas ĝin plejparte ĉar ĝi estas la teksto de la ĥoroj en la kvara movimento el la Betovena Naŭa Simfonio. Tiu odo honoras la homan fratecon, ĝoje repacigita kun la Dio kreinto. Tiel, plibonamonde Dio rekompencos siajn kreitojn:
- Suferu por pli bona mondo!
- Tie supre, trans la stelvolbo,
- Vin rekompensos potenca Dio.
[Ode] an die Freude | |
---|---|
himno | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Friedrich Schiller |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1786 |
Ĝenro | odo |
La instrumenta prezento de tiu movimento estis elektita en 1972 de la Eŭropa Konsilio por esti la Eŭropa himno kaj en 1985 ĝi fariĝis ankaŭ himno de la Eŭropa Unio. Tamen, pro lingvaj problemoj neniu oficiala teksto akceptiĝis kun la muziko. Herbert von Karajan verkis tri adaptojn de la komponaĵo: unu por piano, unu por blovinstrumentoj, kaj unu por simfonia orkestro. Per eŭropa civitana iniciato, lanĉita la 1-an de aprilo 2012, Eŭropa Esperanto-Unio submetis al la Eŭropa Komisiono proponon de komuna teksto en esperanto kiel neŭtrala lingvo.[1]