Universitato Yale
From Wikipedia, the free encyclopedia
Yale University [jejl] estas universitato en Nov-Haveno, Konektikuto, Usono. Ĝi fondiĝis en 1701, la tria altlernejo en la usoniĝontaj kolonioj. Temas pri la unua usona universitato, kiu doktorigis studentojn per la akademia grado Philosophiae Doctor (Ph.D., aŭ Doktoro de Filozofio). La universitato estas membro de la Hedera Ligo. Ĝi estas inter la plej eminentaj altlernejoj en la mondo.[1]
Universitato Yale (latine) Universitas Yalensis | |||||
---|---|---|---|---|---|
privata universitato • esplorada universitato • Colonial Colleges • privata neprofitcela lernejo • akademia eldonejo | |||||
kromnomo | Buldogoj (antaŭe) Collegiate School (1701–1718) | ||||
moto | latine Lux et veritas hebree אורים ותמים Urim veTumim (Lumo kaj vero) | ||||
Informoj | |||||
fondodato | la 9a de oktobro 1701 | ||||
speco | privata | ||||
fondaĵokapitalo | US$31.11 miliardoj | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 41° 18′ 33″ N, 72° 55′ 43″ U (mapo)41.3092-72.9286 | ||||
lando | Usono | ||||
urbo | Nov-Haveno, Konektikuto | ||||
adreso | Woodbridge Hall, New Haven, CT, 06520 | ||||
poŝtkodo | 06520 | ||||
Estraro | |||||
Prezidanto | Peter Salovey | ||||
Provosto | Scott Strobel | ||||
Prezidanto | Peter Salovey • Rick Levin vd | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 12 060 el kiuj 4703 bakalaŭraj (aŭtuno 2020) | ||||
nombro de kunlaborantoj | 4869 (aŭtuno 2019) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Ivy League • New England Association of Schools and Colleges • Association of American Universities • ORCID • Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • IIIF Consortium • Internacia Alianco de Esploruniversitatoj • Linux Foundation • Konsorcio de Socisciencaj Asocioj • Dryad • arXiv • Networked Digital Library of Theses and Dissertations • American Council on Education • National Humanities Alliance • Higher Education Leadership Initiative for Open Scholarship • Koalicio por Retigita Informo • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • Scholarly Publishing and Academic Resources Coalition vd | |||||
filioj | |||||
• Raymond and Beverly Sackler Institute for Biological, Physical and Engineering Sciences, Yale University • Paul Mellon Centre for Studies in British Art • Institute for Biospheric Studies, Yale University • Yale School of Medicine • Yale Quantum Institute • Yale School of Public Health • Yale Center for British Art vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
Unu el la naŭ Koloniaj Altlernejoj luitaj antaŭ la Usona Revolucio, la Collegiate School renomiĝis kiel Yale College en 1718 por honori la plej grandan privatan financanton de la lernejo dum la unua jarcento de ĝia ekzisto, Elihu Yale.[2][3] Luita de Konektikuta Kolonio, la Collegiate School estis establita en 1701 de pastroj por eduki ministrojn antaŭ ol ĝi translokiĝis la Nov-Haveno en 1716. Originale limigita al teologio kaj sanktaj lingvoj, la instruplano komencis inkluzivi artojn kaj sciencojn je la tempo de la Usona Revolucio. En la 1800aj jaroj, la altlernejo etendiĝis en diplomiĝinta kaj profesia instruo, donante la unuan doktoriĝon PhD (Doktoro de filozofio) en Usono en 1861 kaj organiziĝanta kiel universitato en 1887. La fakultato kaj studentaro de Yale kreskis post 1890 kun rapida grandiĝo de la fizika universitatejo kaj scienca esplorado.
Yale estas organizita en dek kvar konsistigaj lernejoj: la originala bakalaŭra altlernejo, la Postbakalaŭra Lernejo de Artoj kaj Sciencoj de Yale, kaj dek du profesiaj lernejoj. La Firmao Yale regas la universitaton, sed la fakultato de ĉiu lernejo kontrolas ĝian instruplanon kaj diplomajn programojn. Krom centra universitatejo en la urbocentro de New Haven, la universitato posedas atletajn servojn en okcidenta New Haven, universitatejon en West Haven, Konektikuto, kaj arbarojn kaj naturprotektejoj tra Nov-Anglio. Je junio 2020, la fonduso de la Universitato havis valoron de $31.1 miliardo, la dua plej granda de iu ajn eduka institucio. Cetere, la fonduso de la Universitato po studento estas la dua plej granda de iu ajn eduka institucio, malantaŭ Universitato Princeton kaj antaŭ Universitato Stanford, Universitato Harvard, kaj Massachusetts Instituto de Teknologio.[4] La Biblioteko de Universitato Yale, servante ĉiujn konsistigajn lernejojn, tenas pli ol 15 miliono da libroj kaj estas la tria plej granda akademia biblioteko en Usono.[5][6] Studentoj konkurencas en interuniversitataj sportoj kiel la Yale-aj Buldogoj en la NCAA Divido I – Hedera Ligo.
Je oktobro 2020, 65 ricevintoj de la Nobela premio, kvin ricevintoj de la Medalo Fields, kvar ricevintoj de la Premio Abel, kaj tri ricevintoj de la Premio Turing laboras en konekto kun Universitato Yale. Krome, Yale diplomigis multajn rimarkindajn eksstudentojn, inkluzive kvin prezidantojn de Usono, 19 juĝistoj de la Supera Kortumo de Usono, 31 vivantaj homoj kun pli ol miliardo da dolaroj,[7] kaj multaj landestroj. Centoj da membroj de la Usona Kongreso kaj multaj usonaj diplomatoj, 78 MacArthur Fellow-oj, 252 Stipendiuloj Rhodes, 123 Stipendiuloj Marshall kaj naŭ Stipendiuloj Mitchell estis konektitaj kun la universitato. Yale estas membro de la Grandaj Tri (altlernejoj).
Yale estas esplora universitato, kun la plimulto da studentoj en la diplomiĝinta kaj profesiaj lernejoj. Bakalaŭraj studentoj, aŭ studentoj de Altlernejo Yale, venintaj de variaj etnaj, naciaj, sociekonomikaj kaj personaj fonoj. De la envenanta klaso de 2010–2011, 10% estas ne‑usonanoj, kaj 54% ĉeetis publikajn mezlernejojn.[8] La mediana familia enspezo de studentoj de Yale estas US$192 600, kun 57% el studentoj venantaj el la supra 10% plej alt-enspezaj familioj kaj 16% el la malsupra 60%.[9]