Aŭgusta Hermelin
From Wikipedia, the free encyclopedia
Aŭgusta (ruse Avgustina; jide Gitla) HERMELIN, nask. ZAMENHOF (naskiĝis la 12-an de aŭgusto[jul.]/ 24-an de aŭgusto 1864[greg.] en Bjalistoko[1]) estis fratino de L. L. Zamenhof[2].
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Aŭgusta Hermelin | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aŭgusto 1864 (1864-08-24) en Bjalistoko, Rusia Imperio |
Morto | nekonata |
Familio | |
Patro | Marko Zamenhof |
Patrino | Rozalia Zamenhof |
Frat(in)oj | L. L. Zamenhof • Ida Zamenhof • Mina Zamenhof • Felikso Zamenhof • Aleksander Zamenhof • Henriko Zamenhof • Fejgla Zamenhof • Leono Zamenhof • Sora Dvora Zamenhof • Herŝ Zamenhof |
Edz(in)o | Henriko Hermelin |
Fermi
Ŝi edziniĝis al Henriko Hermelin kaj havis kvin infanojn, el kiuj unu, Emilia, okupiĝis pri Esperanto (ŝi estis helpsekretariino de Konkordo en Varsovio)[2].
Fininte la studojn, Aŭgusta laboris kiel instruistino de la germana lingvo en porvirina lernejo en Varsovio[3].
Felikso Zamenhof dediĉis al Aŭgusta sian poemon Fratamo[4].