Fani Pikover
From Wikipedia, the free encyclopedia
Fani(a) (jide Fejgla) PIKOVER, nask. ZAMENHOF (naskiĝis la 31-an de marto[jul.]/ 12-an de aprilo 1862[greg.] en Bjalistoko[1]) estis fratino de L. L. Zamenhof[2].
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fani Pikover | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1862 (1862-04-12) en Bjalistoko, Hrodna/Grodna gubernio, Rusia Imperio |
Morto | nekonata |
Loĝloko | Veisiejai |
Familio | |
Patro | Marko Zamenhof |
Patrino | Rozalia Zamenhof |
Frat(in)oj | Mina Zamenhof, Ida Zamenhof, Aleksander Zamenhof, Henriko Zamenhof, Leono Zamenhof, Felikso Zamenhof, Herŝ Zamenhof, L. L. Zamenhof, Sora Dvora Zamenhof kaj Aŭgusta Hermelin |
Fermi
Ŝi naskiĝis kiel la dua infano de Marko kaj Rozalia Zamenhof. Ekde 1881, post edziniĝo al loka apotekisto Pikover, ŝi loĝis en la litova urbeto Veisiejai. La edzo estis mense malsana, kaj Fani invitis sian fraton Ludovikon por eklabori en la urbo kiel kuracisto kaj samtempe helpi al la edzo. Zamenhof restis tie 4 monatojn en 1885[1].
Ŝi havis tri infanojn[2].