Parto de Bramsche estas la vilaĝo Kalkriese inter la urboj Osnabrück kaj Damme, kie dum la jaro 9 post Kristo okazis la batalo de Varus - la plej signifa batalo inter romianoj kaj ĝermanoj: en tiu batalo la ĥeruska nobeloArminius kun sia ĝermana armeo venkis tri romiajn legiojn sub la romia armeestro Publius Quinctilius Varus - flanke de la romia armeo en tiu batalo mortis 15.000 soldatoj. La por la Romia Imperio katastrofa malvenko traŭmatigis la romianojn, kiuj kutimis je venkoj ĉie en la por ili atingebla mondo: rezulte forlasiĝis ĉiuj romiaj setlejoj oriente de la rivero Rejno.