Our World in Data
From Wikipedia, the free encyclopedia
Nia Mondo en Datumoj (angle Our World in Data, akronime OWID) estas scienca enreta eldonaĵo fokusanta pri grandaj tutmondaj problemoj kiel malriĉeco, malsano, malsato, klimata ŝanĝo, milito, ekzistecaj riskoj kaj malegaleco [1].
Our World in Data | ||
---|---|---|
retejo • neprofitcela organizaĵo • elektronika publikaĵo | ||
Komenco | 2011 vd | |
Fondinto(j) | Max Roser vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi plenumas sian mision per kolektado kaj prezentado de empiriaj datumoj kaj rezultoj montrantaj la ŝanĝon en vivkondiĉoj tra la mondo. La rezultoj estas montrataj per interagaj grafikaĵoj kaj mapoj, kiuj montras ŝanĝiĝantajn tendencojn laŭ lando kaj regiono. La celo estas montri kiel la mondo ŝanĝiĝas kaj la kialojn de ĉi tiuj ŝanĝoj.
Ĉi tiu publikaĵo estas evoluigita ĉe la Universitato de Oksfordo fare de socia historiisto kaj evoluekonomiisto Max Roser [2]. Ĝi kovras larĝan gamon de temoj tra multaj akademiaj disciplinoj: Tendencoj en sano, manĝhavebleco, kresko kaj enspezdistribuo, perforto, rajtoj, militoj, kulturo, energiuzo, edukado, kaj ŝanĝoj en la medio estas analizitaj kaj montritaj en ĉi tiu retpublikaĵo..
OurWorldInData estas havebla kiel publika bono :
- La tuta eldonaĵo estas libere havebla,
- La datumoj publikigitaj en la retejo estas disponeblaj por elŝuto,
- Ĉiuj bildigoj kreitaj por retpublikado estas disponeblaj laŭ la permesilo Krea Komunaĵo [3],
- La iloj por publikigi OurWorldInData kaj krei la bildigojn estas disponeblaj por reuzo ( malfermfonto havebla sur GitHub ) uzante Laravel Framework por la servilo kaj Backbone.js sur la kliento kune kun NVD3.js por la grafikaĵoj.
OurWorldInData estas nuntempe financita per malgrandaj individuaj donacoj de la legantoj de la publikaĵojn [4].
Notindas ke la datumoj estas vaste uzata en amaskomunikilaro. Ĝi ankaŭ estas uzata en instruado de ekonomikistoj, historiistoj kaj internaciaj evoluaj ekspertoj.