San-Paŭlo (urbo)
urbega municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
San-Paŭlo aŭ Sanpaŭlo (portugale São Paulo), ordinarlingve konata kiel "Selva de Pedra" (ŝtona ĝangalo) kaj "Terra da Garoa" (pluveto tero), estas la ĉefurbo de la subŝtato San-Paŭlo en la sudoriento de Brazilo, proksime de la atlantika marbordo. Ĝi estas la plej grava ekonomia centro kaj plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute kaj same de la tuta Ameriko; ĉirkaŭ 19 milionoj da homoj vivas en kaj ĉirkaŭ San-Paŭlo. En la mondo estas la sesa plej granda urbo. Pri la metropolo la urbo estas akso de la metropola areo de San-Paŭlo, rangita kiel plej loĝata areo en Brazilo, la dua plej loĝata en Ameriko kaj la sepa plej granda en la mondo.[1]
Ĉi tiu artikolo temas pri urbo. Por subŝtato rigardu la paĝon San-Paŭlo. |
Rapidaj faktoj municipo de Brazilo • plej granda urbo • urbego • megaurbo • urbo, Administrado ...
San-Paŭlo | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo • plej granda urbo • urbego • megaurbo • urbo | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Brazilo | ||||
Regiono | Sudorienta regiono | ||||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||||
Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||||
Mikroregiono | São Paulo | ||||
Fondita | 25-a de januaro 1554 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 01000-000 | ||||
Telefonkodo | 11 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Ricardo Nunes
(ekde 16-a de majo 2021) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 11 451 245 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 7 519 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 33′ S, 46° 38′ U (mapo)-23.550394444444-46.633947222222 [+] | ||||
Alto | 760 m | ||||
Areo | 1 523 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||||
Horzono | UTC-03:00 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo São Paulo (city) [+] | |||||
Fermi
La nomo de la urbo estas honoro al Sankta Paŭlo.