Ĉernivco
urbo en Ukrainio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉernivco[1][2] (ukraine Чернівці [ĉernivci], rumane Cernăuţi [ĉernəucj], germane Czernowitz aŭ Tschernowitz [ĈERnovic], hungare Csernyivci, pole Czerniowce [ĉerniovce], hebree צ'רנוביץ, Cernobic [ĉerNOvic], jide טשערנאוויץ, Tŝernovic [ĉerNOvic]) estas la administra centro de la Ĉernivca provinco (oblast') en la sudokcidenta Ukrainio kaj la tradicia ĉefurbo de la historia regiono Bukovino.
Ĉernivco | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbo de provinca signifo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Ukrainio | ||||
Provinco | Ĉernivca provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 58000–58033 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 265 471 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 735 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 17′ N, 25° 56′ O (mapo)48.29083333333325.934444444444 [+] | ||||
Alto | 248 m [+] | ||||
Areo | 153 km² (15 300 ha) [+] | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa somera tempo [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chernivtsi [+] | |||||
La dato de letero de la moldava reganto Alexandru cel Bun (Aleksandro la Bona) – 8-a de oktobro 1408 – en kiu li menciis pri la imposto ĉe la muroj de la urbo, estas konsiderata kiel naskiĝdato de la urbo. Nun la letero troviĝas en la ŝtata arkivo de Rusia Federacio, sed la ambasadoro de RF en Ukrainio, V. Ĉornomirdin, frate rifuzis redoni la leteron al Ĉernivco.
Antaŭ la unua mondmilito la urbo kaj ĉirkaŭa regiono apartenis al Aŭstrio-Hungario (Bukovino), inter la du mondmilitoj al Rumanio. La urbo estis tradicia juda centro: Fine de la 1930-aj jaroj pli ol 50% el la populacio de la urbo estis judoj, proksimume 50 mil judoj loĝis tie. Kompreneble la Holokaŭsto draste finis tiun tradicion.
Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 265 471 loĝantoj sur areo de 153 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 735 loĝantoj/km². Ĉernivco situas apud la rivero Pruto.